La mezlernejo Almenara proponas
disvolvigi la projekton “Esperanto Komuniko” kadre de la Eŭropa programo Erasmus+ kiu malfermas vojon al la
pliboniĝo kaj riĉiĝo de plurlingveco
kaj la instruado de lingvoj, same kiel praktika respondo al la celo de Eŭropa civitaneco per profitado de la
ĉeesto de diversnacidevenaj lernantoj. Ni devas fari profundan reflekton pri la
rolo el la lingvoj en la nuna socio, sia evoluo tra la historio, kaj sia
konsekvenco sur aspektoj tiel gravaj kiel la kulturo, la identeco, aŭ la
kreeco, kaj pri valoroj tiel kiel la toleremo, la respekto al la aliaj per la
disvolviĝo de ambaŭflanka enriĉiĝo pere de lokaj kaj eksterlokaj lernantoj tia
maniere ke ĉiuj lernu kaj reĉiĝu unu la alian.
Per
tiu ĉi projekto ni volas:
-Doti al
instruistaro novajn pedagogiajn ilojn por plibonigi ties instrupraktikon.
-Ampleksigi la
kulturan, lingvan, kaj edukan oferton en la centro.
-Akceli kaj
disvolvigi la koncepton de Eŭropa
civitaneco inter la lernantaro per kultura kaj lingva interŝanĝo, kaj la
internacia kunlaboro inter mezlernejoj el diversaj Eŭropaj landoj per
Esperanto.
-Akceli la
interkulturan dialogon stimulante la konon el aliaj kulturaj, lingvaj kaj
sociaj realecoj fremdaj de la propra.
-Akceli la
respekton kaj la toleremon al aliaj kulturoj kaj mondrealecoj per la kono kaj
komunikado pere de Esperanto, internacia lingvo kies uzado kaj instruado estas
oficiale rekomendita de la UNESKO,
lingvo kiu nuntempe posedas pli ol du milionoj da parolantoj en la tuta mondo.
-Batali
kontraŭ iaspeca diskriminado, rasismo, ksenofobio, socia malinkludo kaŭze de
etnorigaj, lingvaj, aŭ kulturaj aferoj; tiucele uzi neŭtralan lingvon elpensita
por la internacia komunikado.
-Faciligi kaj
akceli la lernadon de fremdaj lingvoj inter la lernantaro dank’al studo de
Esperanto.
-Doti al
lernantaro lertan, simplan, kaj efikan komunikilon kiu permesu kulturan
interŝanĝon kun alilandaj kaj alikulturaj homoj.
-Aliri al
riĉega kaj vasta originala kaj tradukita esperanta literaturo kaj ĝui siajn
eksterordinarajn kreaĵojn aperitajn laŭlonge de pli ol 120 jaroj el historio.
-Promocii kaj
vigligi la idealojn de toleremo, pacismo, inkludado, dialogo kaj respekto inter
ĉiuj la popoloj kaj lingvoj de la mondo, samidealojn de la Esperantismo, unua
pacisma socia movado el la historio de Eŭropo.